Belianská jaskyňa

Slovakio > Geografio de Slovakio > Slovakaj grotoj > Belianská jaskyňa - Belianská groto


Belianská groto troviĝas en la plej orienta parto de Belianske Tatry, en altmontara karsta tereno. Enirejo en la groton troviĝas en norda deklivo de monto Kobylie (1 109 m), en alteco de 890 m super marnivelo. Unuaj komencoj de konatiĝado kun la groto oni aljuĝas al orekspluatantoj, kiuj jam komence de la 18-a jarcento penetris en antaŭaĵon de la groto, pri kio atestas surskriboj el la jaroj 1718 kaj 1731. La malkovro restis longtempe sekretigita kaj nur en la jaro 1881 penetris en la groton ĝiaj malkovrantoj Július HUSZ kaj Johan Britz. Je pluaj malkovroj patroprenis ankaŭ A. Kalstein, I. Verbonský kaj pluaj. La groto estis alirebligata dum grandaj penadoj de la jaro 1882 ĝis la jaro 1884, uzante enirejon de la origina malkovro, kiu estas de tiu nuna je 80 m pli alte. Elektre ĝi estis prilumigita jam en la jaro 1896, tio estas 12 jarojn post malkovro de elektra ampolo. La groto ekestis per erozia kaj korozia agadoj de akvoj el glacimontoj kaj pere de atmosferaj pluvoj en malhelaj meztriasaj kalkŝtonoj, en lokoj de tavolaj kaj tektonikaj fendaĵoj. En evoluo de subteraj aeroj eblas observi kelkajn evolustadiojn. La Belianska groto havas riĉan kaj buntkoloran karstan ornamaĵojn de diversaj formoj kaj grandecoj. Ĝi elstaras per grandiozeco de karstaj akvofaloj kaj de multeco de grotaj lagetoj. La pli grandaj areoj kiel Alta katedralo, Muzika salono kaj Katedralo de rompitaĵoj ekestis per forfalo de mineraloj sur kruciĝo de tektonikaj fendaĵoj. Al la plej belaj karstaj kreaĵoj kaj naturaj ornamaĵoj apartenas Turo de Pisa en Falinta katedralo, Karstaj akvofaloj en Katedralo de grandaj akvofaloj kaj en Muzika salono, Ŝtona vazo, Vaga ondo, Flava lageto en Alta katedralo, Ora lageto en Rabista kamero kaj plua aro da unikaj nomitaj kaj ne nomitaj grotaj formaĵoj. El la tuta longeco de 1 752 m estas por publiko alireblaj 1 135 m kun alteca diferenco de 112 m. Trarigardo de la groto daŭras ĉirkaŭ 70 minutojn. Al la groto gvidas irvojeto, ĉirkaŭ 1 km longa, el parkejo de Tatranská Kotlina, de vojo Altaj Tatroj – Pollando. La groto estas malfermita dum la tuta jaro.