Biblioteca-Museu Balaguer

La Biblioteko-Muzeo Balaguer estis starigita en Vilanova i La Geltrú en 1884 fare de Víctor Balaguer, politikisto kaj verkisto de la Kataluna Renesanco, kiel signo de dankemo kaj de reciproka fideleco dum plejparto de lia politika kariero.

Unue, la plejparto de la kolektoj estis ceditaj fare de Víctor Balaguer, sed jam de la komenco ĝi daŭre riĉiĝis per malsamaj donacoj. De siaj komencoj, la muzeo havas gravan deponon de la Muzeo Prado. Nuntempe, ĉi tiu institucio estas regata per urba memstara organizo kiu dependas de la Magistrato de Vilanova i la Geltrú. Ekde jaro 2000 la muzeo estas sekcio de la Museu Nacional d'Art de Catalunya kaj la biblioteko de la Biblioteca de Catalunya.

Eksteraj ligilojRedakti