Bicaz (lago)
Bicaz [bikaz], konata ankaŭ kiel Izvorul Muntelui estas la plej granda artefarita lago de enaj akvoj de Rumanio; ĝi estis kreita post la plenigo de akvobaraĵo konstruita sur la rivero Bistriţa (Moldavio). La akvobaraĵo situas je kelkaj kilometroj norde de la urbo Bicaz.
Bicaz | ||
---|---|---|
Lago kaj akvobaraĵo Bicaz
| ||
baraĵlago | ||
Situo | Rumanio | |
Speco de la lago | artefarita lago | |
Ĉefaj fontoj | Rivero Bistriţa (Moldavio) | |
Ĉefaj elfluoj | Rivero Bistriţa (Moldavio) | |
Setlejoj | Bicaz, Potoci | |
Landoj de la baseno | Rumanio | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 47° 1′ N, 26° 3′ O (mapo)47.01972222222226.054166666667780.5Koordinatoj: 47° 1′ N, 26° 3′ O (mapo) | |
Supermara alteco | 780,5 m | |
Surfaca areo | 33 km² | |
Maksimuma longo | 40 km | |
Maksimuma larĝo | 2 km | |
Akva volumeno | 1250 milionoj da m³ (maksimume) | |
La akvobaraĵo estis konstruita inter 1950 kaj 1960 kaj estas uzata por generi elektron en la elektrocentralo Bicaz-Stejaru. La akvobaraĵo havas alton de 127 metroj, longon de 435 metroj kaj maksimuman larĝon de 119 metroj. La lago havas longon de 40 kilometroj, areon de 33 km² kaj maksimuman volumenon de 1.250 milionoj da m³ (1,25 km³).