Biciklovalvo estas aertuba valvo ĉe biciklo. Ĝi estas parto de la aertubo ene de de pneŭo. La valvo zorgas, ke la premita aero aŭ alia gaso en aertubo ne eliĝas el la pneŭo. Ekzistas diversajn tipojn de biciklovalvojn.

Valvotipo redakti

La valvo sidas en valvotubo, kies longeco devas koincidi kun la diametro de la radrondo.

Ekzistas tri bazajn tipojn de biciklovalvoj.

„Dunlop“-valvo redakti

   

„Dunlop“-valvo
sinonimoj
  • DV – Dunlop-valvo
  • NV – norma valvo
  • fulmvalmo
  • „Wood“-valvo
  • germana valvo

bortruo en la radrondo

  • ø 8,5 mm

kanelo DIN 7756

  • ekstere VG 8x32

maksimumpremo

  • 6 bar
 

La Dunlop-valvo estas en Mezeŭropo la plej disvastigata. Ĝi troviĝas ĉefe en urbaj kaj turismaj kaj ĝis en la 1980aj jaroj en preskaŭ ĉiu biciklo. La nomon ĝi havas de sia inventisto John Boyd Dunlop, la fondinto de la entrepreno samnoma entrepreno. Tamen la vera inventisto estas C. H. Woods tial ĝi ankaŭ estas nomata Woods-valvo. Tiu tipo de valvo ne taŭgas por aerpremoj de pli ol 6 bar.

„Sclaverand“-valvo redakti

„Sclaverand“-valvo
sinonimoj
  • SV – „Sclaverand“-valvo
  • franca valvo
  • sportbicikla valvo
  • Presta-valvo

bortruo en la radrondo

  • ø 6,5 mm

maksimumpremo

  • 15 bar
 

La Sclaverand“-valvo estis inventita de la frano Etienne Sclaverand, pro tio ĝi ankaŭ nomiĝas franca valvo.[1]

La „Sclaverand“-valvo similas al la Regina-valvo, kiu ĉefe uziĝas en Italio. [2]

“Schrader”-valvo redakti

 
“Schrader”-valvo
sinonimoj
  • AV – aŭtovalvo

bortruo en la radrondo

  • ø 8,5 mm

kanelo DIN 7756

  • ekstere VG 8x32
  • interne VG 5x36

Maksimumpremo

  • 10 bar
 

Tiu valvo estis inventita de August Schrader. [3] (US Patent No. 495,064, dated April 11, 1893 PDF; 662 kB)[4] Ĝi estas ankaŭ uzata en aŭtomobiloj, tial ankaŭ la nomo aŭtovalvo.

 

Valvaj adaptiloj redakti

 
valvadaptiloj: 1, 2, 3

Valvaj ingoj redakti

Literaturo redakti

  • Fritz Winkler, Siegfried Rauch: Fahrradtechnik Instandsetzung, Konstruktion, Fertigung. 10. Auflage, BVA Bielefelder Verlagsanstalt GmbH & Co. KG, Bielefeld 1999, ISBN 3-87073-131-1.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti