Bioritmo (el la greka βίος - bios , vivo [1] kaj ῥυθμός - rutmo , ritmo [2] ), en Esperanto prefere nomata vivoritmo estas nocio rilate al la vivsistema ritmo[3]. kiu estas provo antaŭdiri diversajn aspektojn de la vivo de persono per matematika simpligo. Plej multaj sciencistoj kredas, ke ĉi tiu ideo ne estas efika [4] kaj konsideras la koncepton ekzemplon de pseŭdoscienco : "vivoritma-teorio estas pseŭdoscienca teorio, kiu diras ke niaj ĉiutagaj vivoj estas grave submetataj al ritmaj cikloj ignoritaj de sciencistoj, kiuj studas biologiajn ritmojn".

Grafiko de vivoritmoj dum periodo de 66 tagoj: fizika (verda), emocia (ruĝa), intelekta (blua)

Referencoj redakti