Bisoro estas komunumo de la provinco Mwaro (ĝis la jaro 2002 en la provinco Muramvya) de la ŝtato Burundo en centra Afriko. La komunumo situas sur altebenaĵo en proksimume 1900-metra altitudo, ĵus sude de la ekvatoro kaj etendiĝas sur areo de proksimume 180 kvadrataj kilometroj. La proksimume 38 000 loĝantoj vivas pli-malpli egale distribuite sur 15 montetoj, ĉar la familioj de mezume 10 personoj kutimas loĝi sur siaj privataj agrikulturaj parceloj. Tiel sur ĉiu monteto vivas inter 2500 kaj 3500 homoj. Ĉiu monteto havas nomon kaj povas esti konsiderata kiel komunumoparto de Bisoro. La montetoj nomiĝas Buhabwa, Buburu, Gitaramuka, Kanka, Kariba, Kiganda, Kirika, Kivoga, Mabaya, Masango, Mashunzi, Musumba, Munanira, Nyabisiga kaj Rubamvye. Io kiel "komunuma centro" praktike ne ekzistas.

Bisoro

Bisoro (Burundo) (Burundo)
Bisoro (Burundo) (Burundo)
DEC
commune of Burundi
Bazaj informoj
Areo 180 km²
Loĝantaro 38 000 (stato: takso de 2007)
vdr


Partneraj rilatoj redakti