Bjalistoka urbodomo

(Alidirektita el Bjalistoka Urbodomo)

La bjalistoka urbodomo estas malfrubaroka konstruaĵo en Bjalistoko konstruita en la jaroj 1745-1761 laŭ projekto de J. H. Klemm[1]. Ĝi enhavas sonorilturon konstruitan de fondumo de Jan Klemens Branicki. Antaŭe la turon uzadis fajrobrigadistoj por gvati incendiojn; nuntempe ĉiutage tagmeze en la turo estas ludata la signalo de Bjalistoko.

Bjalistoka urbodomo
pole Ratusz w Białymstoku
Historia konstruaĵo
Rathaus [+]

LandoPollando
ProvincoPodlaĥia provinco

UrboBjalistoko
Koordinatoj53° 7′ 57″ N, 23° 9′ 31″ O (mapo)53.132523.158611111111Koordinatoj: 53° 7′ 57″ N, 23° 9′ 31″ O (mapo)

Konstruita1745–1761, arkitekto Jan Klemm

Bjalistoka urbodomo (Bjalistoko)
Bjalistoka urbodomo (Bjalistoko)
DEC
Bjalistoka urbodomo
Bjalistoka urbodomo
Map
Bjalistoka urbodomo
Vikimedia Komunejo:  Town hall in Białystok [+]
vdr
urbodomo kaj restoracio Esperanto
la urbodoma placo, fone la kafejo Esperanto

La urbodomo neniam funkciis laŭ sia destino (kiel sidejo de la urbestraro). Komence en ĝi funkciis butikoj kaj vendejoj de diversaj varoj. Nuntempe en ĝi troviĝas Podlaĥia Muzeo (fako pri arkeologio kaj pri pola pentroarto) kaj la kafejo kaj restoracio Esperanto.

Dum la 2-a Mondmilito oni malkonstruis la urbodomon kaj anstataŭ ĝi planis starigi monumenton al Stalino. La plano ne sukcesis kaj en la jaroj 1954-1958 oni rekonstruis samloke la antaŭmilitan urbodomon. Ne rekonstruita restis apuda, longa domo, tiel nomata urba pesilo (konstruaĵo en kiu devis troviĝi ekzemploj de mezurunuoj) en kiu ankaŭ troviĝis butikoj. La lokon kie staris la pesilo oni markis nur per alikoloraj ŝtonoj en la surfaco de la foirplaco.

Urbodomo kaj Esperanto redakti

La foirplaco antaŭ la urbodomo estis loko en kiu juna Ludoviko Zamenhof, vidanta malamikecon inter diverslingvanoj, ekhavis ideon estonte krei Esperanton. Kiel kelkjara knabo li verkis dramon Babelturo en kiu la titola turo, biblia simbolo de interhoma malkomprenemo, estis ekzakte la turo de bjalistoka urbodomo[2].

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

  En la Vikimedia Komunejo: kafejo kaj restoracio Esperanto en Bjalistoko