Teravadoanimismo

Antaŭ la fondiĝo de la nova Ĉinio en 1949 la blangoj en la montaro Blang ankoraŭ konservis la vivmanieron de primitiva komunumo kaj tiuj en la regiono Pingba jam vivis en la etapo de la feŭd-bienula ekonomio. La lokoj, kie loĝas la blangoj, abundas je riĉfontoj. La blangoj sin okupas ĉefe pri terkulturado kaj lertas en teokulturado danke al la varmeta klimato. La blangoj en la montaro Blang donas al siaj idoj la nomon ligitan kun tiu de la patrino. Tri tagojn post la naskiĝo de la bebo oni baptas ĝin kaj aldonas la nomon de la patrino post la ĝia.

Blangoj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
Religio
vdr
Vilaĝo de Blangoj

La blangaj viroj portas veston sen kolumo, larĝan pantalonon en nigra koloro kaj blankan au nigran turbanon, kaj la virinoj mallongan veston sen kolumo, jupon kun ruĝaj kaj verdaj strioj au en nigra koloro. Ili faras hartuberon kaj ĝin volvas per longa rubando. La blang-aj virinoj maĉas areknukson kaj hodiaŭ maljunulinoj ankoraŭ rigardas belaj la dentojn nigrigitajn de areka suko.