Karnavala bloko

(Alidirektita el Bloco afro)

En Brazilo bloco carnavalesco (portugale por karnavala bloko) estas ĝenerala termino uzata por difini diversajn tipojn de karnavalaj manifestacio popularaj. Ĝi signifas aron da personoj, kiu paradas en la karnavalo, laŭ duon-organizata formo, multajn fojojn vestite laŭ aparta stilo. Ĝenerale ili formas societon.

Frevo-bloko

En la paso de la tempo diversaj karnavalaj grupoj jam iris en tiel nomataj blokoj, ekzistas aktuale blokoj kiuj pli similas al la sambolernejoj, aliaj pli similas al pli malnovaj grupoj aŭ tute alispecaj tipoj da grupoj.

Bloco afro redakti

 
Bloco Ilê Aiyê en la karnavalo de Salvador de Bahio.

Bloco afro („afrika bloko“) estas karnavala bloko, kiu utiligas en siaj kostumoj, ritmoj kaj sua indumentária, ritmoj kaj kantotekstoj aspektojn de la afrikaj kulturoj kaj kiu paradas kun perkutinstrumenta ensemblo antaŭ ŝarĝaŭto de laŭtigiloj. Ankaŭ la temoj de bloco afro montras ligon kun Afriko.

La unua bloco afro formita en a jaro 1974 je Brazilo estis Ilê Aiyê, kiu enkondukis per tio ŝanĝon de la karnavalo de Salvador de Bahio per la enŝovo de afrika muzikado.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Nélson da Nóbrega Fernandes. Escolas de Samba: Sujeitos Celebrantes e Objetos Celebrados. Rio-de-Ĵanejro: Coleção Memória Carioca, vol. 3, 2001.
  • Ferreira, Felipe. O livro de ouro do carnaval brasileiro. Rio-de-Ĵanejro: Ediouro, 2005.
  • Bei Comunicação. Guia do carnaval de rua do Rio de Janeiro. San-Paŭlo: Bei Comunicação, 2007.
  • Pimentel, João. Blocos: uma história informal do carnaval de rua. Rio-de-Ĵanejro: Relume Dumará/Prefeitura, 2002.

Eksteraj ligiloj redakti