Emocie malstabila personeca perturbo

homa psika malsano
(Alidirektita el Borderline)

Emocie malstabila personeca perturbo estas personeca perturbo, do membro el grupo da psikaj malsanoj, kiu karakteriziĝas per aparta impulsiĝemo kaj malstabilemo de interhomaj rilatoj, per fortaj kaj tre rapidaj ŝanĝiĝoj de la propraj emocioj kaj de la psika memkoncepto.

Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (versio 10)
F60.3 emocie malstabila personeca perturbo
F60.30 emocie malstabila personeca perturbo: impusiĝema tipo
F60.31 emocie malstabila personeca perturbo: pzikozolima tipo
vdr

Certaj areoj de la perceptado de emocioj, de la homa pensado kaj agado estas malhelpataj, kaj sekve la konduto de la koncernaj homoj (rilate al si mem kaj rilate al la socia ĉirkaŭaĵo) fare de aliaj homoj ofte perceptiĝas negativa kaj parte paradoksa.

La perturbon ofte akompanas pliaj psikaj malsanoj, inter ili dissociiĝaj perturboj (en kiuj la pacientoj sentiĝas ne esti en sia propra korpo, ne en siaj propraj emocioj, sed iel flanke), depresioj kaj diversaj formoj de memvunda konduto. La perturbo ofte aperas paralele al aliaj personecaj perturboj.

La dekstra informkesto aludas, ke en la aktuala Klasifiko Internacia de Malsanoj (KIM-10) de la Monda Organizaĵo pri Sano estas apartigitaj du subgrupoj: aparte impulsiĝema tipo, kaj "psikozolima" tipo, en la anglalingva faka literaturo kutime nomata "borderline"-tipo [prononco plimalpli "BO:dalajn"]: La vorto "borderline", en Esperanto "limlinio", aludas al tio ke en la 20-a jarcento la malsano konsideriĝis "lime" inter la neŭrozaj, malpli severaj, kaj psikozaj, do aparte severaj, psikaj malsanoj. Identiĝis simptomoj el ambaŭ malsanogrupoj. [1][2] En la psikotraŭmatologio la simptomaro konsideriĝas inter la "kompleksaj posttraŭmataj stresaj perturboj". Post la esploroj kaj fakaj publikiĝoj de la aŭstradevena novjorka psikiatro Otto F. Kernberg la termino estas ĝenerale akceptata psika diagnozo. Iuj psikiatroj tamen daŭre kritikas la terminon, kiu laŭ ili ne priskribas klare difineblan personecan perturbon, sed simptomaron malfacile diferencigeblan de aliaj psikaj diagnozoj.[3] Sed ne nur pri la pravigeblo de la diagnozo, ankaŭ pri la demando el kio fontas la psika simptomaro, ĝis nun regas vigla faka disputo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Otto F. Kernberg (Novjorko): Borderline Conditions and Pathological Narcissism (angle, recenzo anglalingva), 1975, respektive Borderline-Störungen und pathologischer Narzissmus (germane), 1-a eldono, eldonejo Suhrkamp, Frankfurto ĉe Majno, 1983, p. 19
  2. Christa Rohde-Dachser: "Das Borderline-Syndrom" (germane), 3-a eldono, eldonejo Hans Huber, Berno, Stutgarto kaj Vieno, 1983, p. 39
  3. Rainer Tölle: "Psychiatrie" (germane), 7-a eldono, eldonejo Springer Berlino, Hajdelbergo, Novjorko, Tokio, 1985, p. 102