Brächise estis semajna gazeto de la zurika junulara movado, kiu aperis en la jaro 1981.

Post la abrupta fino de la revuo Eisbrecher la 17-an de januaro 1981 decidis la grupo ĉirkaŭ Theo Bünzli, Bernd Sigenthaler, Stefan Flüeler (nomita Flouflou) kaj Didi Weidmann, daŭrigi. Ili fondis novan revuon, kies nomo "Brächise" estis anagramo de "Eisbrecher". La alemana vorto "Brächise" havas la signifon de "rompstango". La revuo aperis de la 23-a de januaro ĝis la 26-a de majo 1981.

La unua eldono aperis semajnon post la malapero de "Eisbrecher" kun eldono reduktita al 10000 ekzempleroj. Ke "Brächise" povis kopii la sukceson de "Eisbrecher" ja eĉ superi, ĝi dankas la fakton, ke la zurika polico konfiskis la 30-an de januaro la tutan 2-an eldonon. Preteksto estis pornografieca bildo kaj karikaturo kontraŭ la atendita papvizito sur paĝo, kiuj kunmetis Truniger, persono, kiu poste estis rekonita kiel kaŝita policagento. Dank anonima donaco de zurika komercisto tamen la plano ruinigi la redaktan teamon de la revuo malsukcesis. La revuo la postan semajnon povis akurate reaperi kaj kun duobla eldonkvanto, kiu nun facile elvendiĝis.

Kvereloj en la redakta teamo en majo 1981 signifis tiam en majo la definitivan finfon de junulara semajngazeto. La truon poste povis ŝtopi la Wochenzeitung (WOZ), kiu povis transpreni ankaŭ la infrastrukturon de la stratvendistoj kaj la redaktejo de la iama "Brächise".