Brachycephaloidea, ankaŭ nomataj Terrarana, estas speciriĉa superfamilio de anuroj, kiuj demetas siajn ovojn surtere. Eloviĝas idoj jam forme similaj al plenkreskaj ranoj, ne travivinte larvecon en akvo kiel aliaj ranoj.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Brachycephaloidea
Noblella pygmaea
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Amfibioj Lissamphibia
Ordo: Anuroj Anura
Subordo: Neobatrachia
Superfamilio: Brachycephaloidea
Günther, 1858
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Pristimantis gaigeae
Pristimantis gaigeae

Priskribo redakti

Karaktero de la superfamilio estas la rekta evoluo sen akvoviva ranida stadio. Anstataŭe, la larva evoluo kompletiĝas ene de ovo demetita en humida surtera loko, kaj eloviĝas maturformaj ranetoj. Tiel ili povas ankaŭ setli en humidejoj sen amasoj de akvo. Ilia haŭto sur la ventra flanko estas pli provizata per sango ol ĉe aliaj anuroj.

Arealo redakti

La preskaŭ 1200 specioj de la subfamilio – tio estas 33 % de la amerikaj ranoj kaj 16 % el la anuraj specioj konataj en la mondo - loĝas ekskluzive en la subtropikaj kaj tropikaj regionoj de Ameriko, ofte sur arbopintoj aŭ grandaj altejoj tre for de akvamasoj. En la Okcidentaj Indioj ili konsistigas 84 % de la totala amfibia biodiverseco[2]. La arealo etendiĝas de suda Usono ĝis norda Argentino, kaj la biotopoj loĝataj de ili de karibiaj marbordaj arbaroj ĝis paramoj en la Andoj 4500 m altaj.

Sistematiko redakti

Brachycephaloidea inkludas preskaŭ 1200 speciojn, eble 27 genrojn, kaj kvin familiojn.

La familio Hemiphractidae, kiu pli frue estis konsiderata subfamilio de Hylidae, estas proksime parenca al Brachycephaloidea kaj kun ĝi konsistigas la grupon Orthobatrachia.[3]

La parencrilatoj de familioj kaj grupoj de genroj ene de Brachycephaloidea ankoraŭ ne estas finklarigitaj. Eĉ molekulaj metodoj kontribuas nur limigite al la evolua historio de ĉi tiuj ranoj.[4][5][6]

Verŝajna kladogramo:[6]

 Orthobatrachia 
 Terrarana 




 Strabomantidae



 Craugastoridae




 Brachycephalidae




 Eleutherodactylidae




 Ceuthomantidae




 Hemiphractidae



Estas klasifikataj kiel Brachycephaloidea ankaŭ iuj genroj, kiujn oni ne povas certe asigni al familio (incertae sedis):

Referencoj redakti

  1. Matthew P. Heinicke, William E. Duellman, Linda Trueb, D. Bruce Means, Ross D. Macculloch, S. Blair Hedges: A new frog family (Anura: Terrarana) from South America and an expanded direct-developing clade revealed by molecular phylogeny. En: Zootaxa. Vol. 2211, num. 1, 2009, p. 1–35, DOI:10.5281/zenodo.189873 (PDF).
  2. A. Gonzalez-Voyer, José M. Padial, S. Castroviejo-Fisher, I. de la Riva, C. Vilà: Correlates of species richness in the largest Neotropical amphibian radiation. En: Journal of Evolutionary Biology. Vol. 24, num. 5, 2011, p. 931–942 (p. 933), DOI:10.1111/j.1420-9101.2011.02243.x.
  3. Laurie J. Vitt, Janalee P. Caldwell: Herpetology: An Introductory Biology of Amphibians and Reptiles. 4. Auflage, Elsevier Ltd, Oxford 2013, S. 165–167, ISBN 978-0-12-386919-7.
  4. José M. Padial, Taran Grant, Darrel R. Frost: Molecular systematics of terraranas (Anura: Brachycephaloidea) with an assessment of the effects of alignment and optimality criteria. En: Zootaxa. Vol. 3825, num. 1, 2014, p. 1–132, DOI:10.11646/zootaxa.3827.4.10.
  5. José M. Padial, Taran Grant, Darrel R. Frost: Corrections to “Padial et al. (2014) Molecular systematics of terraranas (Anura: Brachycephaloidea) with an assessment of the effects of alignment and optimality criteria”. En: Zootaxa. Vol. 3827, num. 4, 2014, p. 599–600, DOI:10.11646/zootaxa.3827.4.10 (PDF).
  6. 6,0 6,1 Matthew P. Heinicke, A. R. Lemmon, E. M. Lemmon, K. McGrath & S. Blair Hedges: Phylogenomic support for evolutionary relationships of New World direct-developing frogs (Anura: Terraranae). Molecular Phylogenetics and Evolution, 118, 2018, p. 145–155, COI:10.1016/j.ympev.2017.09.021.

Bibliografio redakti

  • S. Blair Hedges, William E. Duellman, Matthew P. Heinicke: New World direct-developing frogs (Anura: Terrarana): Molecular phylogeny, classification, biogeography, and conservation. En: Zootaxa. Vol. 1737, num. 1, 2008, p. 1–182, DOI:10.11646/zootaxa.1737.1.1 (PDF).
  • A. Gonzalez-Voyer, José M. Padial, Santiago Castroviejo-Fisher, I. de la Riva, C. Vilà: Correlates of species richness in the largest Neotropical amphibian radiation. En: Journal of Evolutionary Biology. Vol. 24, num. 5, 2011, p. 931–942, DOI:10.1111/j.1420-9101.2011.02243.x.
  • José M. Padial, Taran Grant, Darrel R. Frost: Molecular systematics of terraranas (Anura: Brachycephaloidea) with an assessment of the effects of alignment and optimality criteria. En: Zootaxa. Vol. 3825, num. 1, 2014, p. 1–132, DOI:10.11646/zootaxa.3827.4.10.

Eksteraj ligiloj redakti

  • Darrel R. Frost: Brachycephaloidea Günther, 1858. Amphibian Species of the World: An Online Reference. Version 6.1. Electronic Database accessible at American Museum of Natural History, New York 1998–2021. Alirita 16-an de septembro, 2021.