BrahmaĉarjaBrahmacharya (/ˌbrɑːməˈtʃɑːrjə/; en nagario: ब्रह्मचर्य, en bengala: ব্রহ্মচর্য) estas koncepto de religioj de Hindujo kiu laŭvorte signifas "konduto kongrua kun Brahmo" aŭ "survoje al Brahmo".[1] en Jogo, Hinduismo kaj Budhismo ĝi ĝenerale referencas al vivostilo karakterizita de seksa malagado.

Brahmaĉarja estas iom diferenca el foje rilata termino "fraŭleco," kiu simple signifas seksan malagadon. Brahmaĉarja okazas kiam iu kontrolas sian citta pere de asketaj rimedoj.

En difinita kunteksto, Brahmaĉarja estas la unua el kvar aŝrama (aĝ-bazitaj stadioj) de la homa vivo, el kiuj grihastha (dommastreco), vanaprastha (arbarloĝanto), kaj sannyasa (rezignado) estas la aliaj tri aŝrama.

Notoj redakti

  1. James Lochtefeld, "Brahmacharya" in The Illustrated Encyclopedia of Hinduism, Vol. 1: A–M, pp. 120, Rosen Publishing. ISBN 9780823931798