La brajla muzikskribo estas la muzika notacio evoluigita far Louis Braille por blinduloj kaj ege vidhandikapitoj, kiun oni nuntempe uzas tutmonde. Braille utiligis por tio la samajn ses punktojn kiel en sia brajlo. Per sia rafinita sistemo de notaj, oktavaj, harmoniaj kaj aldonaj simboloj eblas, enigi ankaŭ vertikalajn pasojn de plurvoĉa muziko en liniaran simbolsinsekvon legeblan ankaŭ por blinduloj.

La muziknotoj en brajla muzikskribo
Notoj kaj valoroj en brajla muzikskribo

La plej ampleksan kolekton de brajlaj notoj posedas la Nacia Biblioteko por Blinduloj en Stockport (Britio). La Germana Centra Biblioteko por Blinduloj en Lepsiko (DBZ) posedas brajlobibliotekon, en kiu troviĝas pli ol 5.500 nototitoloj (stato: 2007), lueblaj de blindaj muzikistoj el la tuta mondo. La komputila programaro DaCapo transigas notojn por blinduloj en brajlon, kiun blindaj muzikistoj povas uzi profesie. La transigo povas okazi kaj ekde la normalskribaj notoj en brajlonotojn kaj ankaŭ inverse.

Literaturo redakti

  • B. Krolick (Hrsg.): Neues internationales Handbuch der Braillenotenschrift. Braille Press, Zürich 1998.
  • M. Huwyler: Musik-Punkte: Übungen, Zeichenübersicht, Kommentar. Braille Press, Zürich 1996.

Eksteraj ligiloj redakti