Bridget DRISCOLL [briĝit drisko:l] (1851 (aŭ eble 1852) – 17-a de aŭgusto 1896) estis la unua persono, kiu dokumentita mortis pro trafika akcidento kaŭzita de aŭtomobilo.

Bridget Driscoll

Bridget Driscoll transpasis straton kun sia kvinjara filino May en areo de Crystal Palace en Londono, kiam aŭtomobilo de Anglo-French Motor Car Company puŝis ŝin al la grundo. La aŭto veturis kun rapido de ĉ. 4 mph (ĉ. 6,4 km/h, laŭ atestantoj "je senkonsidera rapido, preskaŭ kiel fajroestinga ĉarego"), la virino suferis kapovundiĝon kaj mortis kelkajn minutojn poste.

La aŭtomobilon stiris Arthur James Edsall kaj apud li sidis Alice Standing. Ŝi asertis poste, ke Edsall modifis la motoron por ke la aŭtomobilo povu pli rapide kuri, sed tion malpruvis fakspertuloj.

Post la akcidento okazis juĝproceso, kiu post seshora interparolo deklaris, ke okazis akcidento. La esplora juĝisto Percy Morrison diris kiel laste al la procedo, ke li esperas, ke io simila ne plu okazos. Punprocedo ne okazis.