Broadview (Seatla kvartalo)

w1

Broadview estas loĝkvartalo en la nordokcidenta angulo de la urbo Seattle, en Vaŝingtonio, Usono. Ĝi havas ĉirkaŭ 13 000 loĝantojn.[1]

Broadview
kvartalo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 47° 43′ N, 122° 22′ U (mapo)47.7207-122.368Koordinatoj: 47° 43′ N, 122° 22′ U (mapo) [+]
Situo de la kvartalo en la urbo
Situo de la kvartalo en la urbo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Broadview, Seattle, Washington [+]
vdr
Pejzaĝa vidaĵo pri Puĝeta Fjordo kaj la Olimpika Montaro, de Broadview

Geografiaj limoj redakti

Broadview situas sur altaĵo apud la bordo de Puĝeta Fjordo, kiu situas okcidente. La norda limo de Broadview (kaj de Seattle) estas la strato NW 145th St; la orienta limo de la kvartalo estas la strato Greenwood Ave N; la suda limo estas malpli rekta, konsistanta el la suda limo de Parko Carkeek, kaj neregule kurbega linio de la sudorienta angulo de la parko ĝis la strato N 105th St.

Nomo redakti

Broadview ricevis sian nomon (signifanta "Vasta vido") pro la panoramaj pejzaĝoj de la fjordo kaj la Olimpika Montaro trans la fjordo.

Historio redakti

Terkultivistoj komencis setli la regionon en 1889, post la granda seatla incendio. Pro manko de vojoj, ili devis sendi siajn rikoltaĵojn al Seatlo per boatoj. Ĝi jure aneksiĝis kiel parto de la urbo Seattle en 1954.

 
La fervojo pasas tra Carkeek Park apud la plaĝo

Cetere redakti

Fervojo (BNSF Railway) sekvas la bordon de la fjordo. La sudorienta angulo de la kvartalo konsistas el Parko Carkeek, granda urba parko plejparte arbokovrita kun plaĝo ĉe la fjorda strando.

Notoj redakti

  1. http://www.historylink.org/index.cfm?DisplayPage=output.cfm&File_Id=3287 , Louis Fiset, "Seattle Neighborhoods: Broadview & Bitter Lake -- Thumbnail History", HistoryLink.org, 19a de Majo, 2001, korektita la 19an de Decembro, 2005