Brod-Posavina
(Alidirektita el Brod-Posavina (provinco))
La provinco Brod-Posavina (kroate: Brodsko-posavska županija) estas unu el la provincoj de Kroatio. Ĝi situas en suda Slavonio kaj limas al Bosnio kaj Hercegovino.
Brod-Posavina | |
---|---|
Brodsko-posavska županija | |
Mapo | |
Pliaj informoj | |
Sidejo: | Slavonski Brod |
Areo: | 2 030 km² |
Loĝantaro: (2011) | 158 575 |
Loĝdenso: | 78 loĝ/km2 |
ISO 3166-2: | HR-12 |
Telefona antaŭkodo: | +385 035 |
Estro (župan): | Danijel Marušić |
Oficiala retejo: | www.bpz.hr |
La administra sidejo kaj plej granda urbo de la provinco estas Slavonski Brod. La provinco konsistas el 2 urboj kaj 26 pliaj komunumoj. La du urboj estas:
- Nova Gradiška
- Slavonski Brod (sidejo)
La provincon trafluas rivero Savo; la nomo Posavina signifas "ĉe-sava regiono".