La BuĉodomoViandodomo, kaj en hispana Casa de la Carnicería, estas kvaretaĝa konstruaĵo, kies lasta etaĝo montras formon de subtegmento, krom portikara teretaĝo, kaj flankoj kronitaj per angulaj turoj. Ĝi situas en la centro de la suda flanko de la Plaza Mayor de Madrido, Hispanio.

Fasado de la Buĉodomo.

Historio redakti

Oni ne scias la precizan daton de la konstruado de la aktuala konstruaĵo, kvankam oni supozas, ke ĝi estis tute rekonstruita post la unua incendio de la Plaza Mayor en 1631. Por ties rekonstruado oni sekvis la stilon de la Panvendeja Domo, kiu estas situanta ĝuste antaŭe.

Dekomence ĝi gastigis la ĝeneralan stokejon de viando el kiu oni liveris al la urbaj bazaroj, kaj de tio devenas la nomo de la konstruaĵo.