Bulpiedoklaba piedo estas malsano, okaze de tiu, la novnaskita bebo havas internen torditan piedon, la plando direktiĝas internen kaj supren. La piedfingroj estas forte kliniĝantaj, la plando estas konkava kaj la pieda dorso estas forte konveksa. La kalkano situas supre, ne tuŝante la grundon, la Aĥila tendeno estas forte streĉita. La malsanulo ne povas iri sur la plando, li/ŝi iras sur ekstera rando de la piedo.

Bulpiedo de infano

Kaŭzo redakti

Ĝin kaŭzas genetika modifiĝo kaj eksteraj efikoj, meĥanikaj infuoj. Se ĝin kaŭzas nur premo ene de la virina utero - pro situa nereguleco -, oni parolas pri situa bulpiedo.

Ofteco redakti

Se ĝi okazas, 50% trafas ambaŭ piedojn, ĉe filoj duoble ofte. Ĝia ĝenerala ofteco estas 1-2 mil-onoj. Okaze de genetika bulpiedeco, la ofteco kreskas ene de la familio.

Traktado redakti

La traktado de la bulpiedo devas komenciĝi tuj post la naskiĝo, post rekono de la malsano, ekz. komence ĉe beboj:

  • Gimnastikado, movo de la piedo
  • Ekscito de la pieda haŭto por stimuli moviĝon

poste:

  • Engipsigo

pli poste:

  • Kirurgio okaze de grava bulpiedo aŭ se la antaŭe skizitaj metodoj ne plibonigas la staton

pli-pli poste:

  • Uzo de ĝustiga ŝuo, ĉe plenkreskuloj