Burajda (arabe:بريدة) estas la ĉefurbo de Emirlando Kasim en nordmeza Sauda Arabio en la koro de la araba duoninsulo. Burajda estas en egala distanco al Ruĝa Maro en la okcidento kaj la Golfo en la oriento. Ĝi havas loĝantaron de 614.093 (2010 censo).

Burajda
urbego
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 467 410  (2010) [+]
Loĝdenso 362 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 26° 20′ N, 43° 58′ O (mapo)26.33333333333343.966666666667Koordinatoj: 26° 20′ N, 43° 58′ O (mapo) [+]
Areo 1291 km² ( 129 100 ha) [+]
Burajda (Sauda Arabio)
Burajda (Sauda Arabio)
DEC
Burajda
Burajda
Situo de Burajda

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Buraidah [+]
vdr
Ĉiovendejo de Burajda
Vendejoj en Burajda

Burajda, la regiona ĉefurbo de Emirlando Kasim, situas sur la rando de la Uedo Al-Rummah. Burajda havas tipan dezertan klimaton, kun varmaj someroj, malvarmaj vintroj kaj malalta humideco. En la jaro pluvas 146 mm, en ĉiuj monatoj pluvetas iomete, escepte la someran periodon inter junio-septembro. En tiu periodo oni mezuras pli ol 40  °C. La averaĝa temperaturo varias inter 17-33  °C.

En Burajda, agrikulturo daŭre estas la baza branĉo de la ekonomio. La tradiciaj oazaj produktoj de daktiloj, citrono, oranĝo kaj aliaj fruktoj daŭre estas gravaj. Moderna enkonduko de tritika produktado fariĝas tiel sukcesa ke Burajda estas unu el la plej grandaj produktantoj en la reĝlando, grava igi Saud-Arabion neta eksportisto de cerealo.