Burgruino Schauenberg

La Burgruino Schauenberg estas kastela ruino supre de Turbenthal sur la teritorio de la komunumo Elgg en Kantono Zuriko en Svislando.[1]

Burgruino Schauenberg

Supermara alteco565 m ü. M. [+]
Koordinatoj47° 28′ 16″ N, 8° 52′ 0″ O (mapo)47.4709798.86663Koordinatoj: 47° 28′ 16″ N, 8° 52′ 0″ O; CH1903: 707650 / 258780 (mapo) [+]
Poŝtkodo8354 [+]

Burgruino Schauenberg (Zuriko)
Burgruino Schauenberg (Zuriko)
DEC
Lokigo de Zuriko en Svislando

Map
Burgruino Schauenberg
Vikimedia Komunejo:  Ruine Schauenberg [+]
vdr
Burgruino Schauenberg
Mezepoka loĝoturo sur Schauenberg

Historio

redakti

Surbaze de arkeologia enketo de la 1970-aj jaroj eblas konkludi, ke la Burgo Schauenberg estis loĝata dum diversaj fazoj.

Bronzepoko

redakti

Dum la bronzepoko ekde la jaro 2200 a.K. ekzistis muro kaj foso sistemo kun palisaro ĉirkaŭ la monteto.

Romia epoko

redakti

Estas verŝajna, ke la burgo ankaŭ dum la romia epoko de 15 a.K. ĝis proksimume 400 estas uzata, kvankam mankas informoj. En la mezepoka kastelo estis trovita ŝlosilo de la romia epoko.

Mezepoka lignoburgo

redakti

Proksimume en la jaro 1200 sur la okcidenta flanko de la monteto estis starigita ligna konstruaĵo super kelo en la roko. Aliflanke de la monteto oni trovis spurojn de simplaj lingokonstruaĵoj. La mezepoka kastelo estis protektita de foso kaj muro.

Loĝoturo

redakti

En la jaro 1250 la burgo estis alikonstruita al masiva ŝtona loĝoturo. En la jaro 1344 la Habsburgoj kun helpo de civitanoj de Zuriko kaj Vinterturo detruis la kastelon por puni Beringer de Hochlandenberg, kiu krimis kontraŭ la landa paco.

Altobservejo

redakti

En la 17-a jarcento dum la 30-jara milito la registaro de Zuriko instalis sur la monteto Schauenberg altobservejon.

Vidu ankaŭ

redakti

Notoj kaj referencoj

redakti
  1. Fonto: La informoj de tiu-ĉi artikolo baziĝas sur la koncerna artikolo en la germana vikipedio.

Eksteraj ligikoj

redakti