CASBI (rumana mallongigo por Casa de Administrare şi Supraveghere a Bunurilor Inamice ~ Administra kaj Inspekta Instituo de Posedaĵoj de Malamikoj) estis la rumana instanco, kiu celis forrabi, alrumanigi, ŝtatigi la posedaĵojn (grandaj bienoj, bankoj) en Transilvanio, Rumanio.

La leĝo pri CASBI aperis la 10-an de februaro 1945, kiu celis ĉefe ruman-naciigon de la hungaraj posedaĵoj. La bazo por tio estis la rumana-soveta armistica traktato (12-an de spetembro 1944), kies 8-a punkto devigis la rumanan registaron okupi kaj rezervi posedaĵojn de la malamikaj landoj (por eviti ties uzon). Sed Hungario jam subskribis armistican traktaton kun Sovetunio, la 20-an februaro.

Post tri jaroj de akcepto de la leĝo, iĝis ĉefministro Petru Groza, kies komunista ministro pri internaj aferoj (Lucreiu Ptrcanu) plilarĝigis la leĝon la 3-an de aprilo 1945 kaj tiris sub kontrolon (fakte konfiskis) ankaŭ posedaĵojn de la malpli riĉuloj.

La kaŝe konfiskitajn hungarajn posedaĵojn oni kalkulas je 200 milionoj da USD en 1945. La rumanoj kelkfoje redonis posedaĵojn al la hungaroj, sed tiam la hungaroj ĉiam pagis kaŝe per akcioj, mono.

Kvankam la sovetoj ordenis redoni la hungarajn posedaĵojn en 1946, la efektivigon la rumana registaro intence prokrastis. Kiam la hungaraj posedantoj rericevis siajn posedaĵojn, ĝi estis jam tute elrabita, la akcia proporcio de la iamaj posedantoj ŝanĝiĝis malfavore.

En majo de 1947 aperis leĝo pri ŝtata kontrolo de la privataj entreprenoj, en junio de 1948 ili estis ŝtatigitaj. Hungario, la iamaj posedantoj - pro pluaj financaj artifikoj - neniam ricevis kompension, eĉ simbolan.