La Cabanagem (prononco portugallingve [kabaˈnaʒẽȷ̃]; 1835–1840) estis socia ribelo kiu okazis en la tiama provinco Grão-Pará, Brazila Imperio.

Inter la kaŭzoj de tiu ribelo estis la granda malriĉo de la Paraa popolo kaj la politika malgravo al kiu la provinco estis marĝenita post la sendependeco de Brazilo.[1]

La nomo "Cabanagem" (laŭlitere Kabanaĵo, t.e. "afero de la kabanoj") referencas al la tipo de kabano uzita de la plej malriĉa popolo loĝanta ĉe la rojoj, ĉefe mestizoj, liberigitaj sklavoj, kaj indiĝenaj popolanoj. La elito de agrikulturistoj de Grão-Pará, kvankam vivantaj multe pli bone, rankoris pro manko de partopreno en la decidfarado fare de la centra registaro, kiu estis dominata de la provincoj de Sudoriento kaj Nordoriento.

Oni ĉirkaŭkalkulas ke el 30 al 40% de la loĝantaro de Grão-Pará, ĉirkaŭkalkulita je 100,000 personoj, mortiĝis. En 1833 la Provinco havis 119,877 loĝantojn, el kiuj 32,751 indianoj kaj 29,977 nigraj sklavoj. Miks-rasaj personoj estis 42,000. La minoritato de blankuloj estis 15,000, ĉirkaŭ duono el ili Portugaloj.[2] La ribelo havis fortan rasan fonon. La majoritato de indianoj, negroj kaj miksuloj, kiuj vivis en profunda malriĉo, luktis kontraŭ la minoritato de blankuloj kiuj dominis la ekonomion kaj kulturon, ne nur en Grão-Pará, sed ankaŭ en la cetero de Brazilo.[3]

Referencoj redakti

  1. Mark Harris, Rebellion on the Amazon: The Cabanagem, Race, and Popular Culture in the North of Brazil, 1798-1840, Volume 95 of Cambridge Latin American Studies; Cambridge University Press, 2010. ISBN 0521437237
  2. "A hora da desforra", de Júlio José Chiavenato, Revista História Viva, nº 45, paĝoj 84 al 91.
  3. RIBEIRO, Darcy. O Povo Brasileiro, Companhia de Bolso, fourth reprint, 2008 (2008).

Bibliografio redakti

  • Júlio José Chiavenato. Cabanagem, o povo no poder. São Paulo: Brasiliense, 1984.
  • Júlio José Chiavenato. As lutas do povo brasileiro. São Paulo: Moderna, 1988.
  • Dicionário das batalhas brasileiras, de Hernâni Donato (1996)

Eksteraj ligiloj redakti