Cadalso de los Vidrios

Cadalso de los Vidrios estas loĝloko kaj municipo de Madrida Regiono, en la centro de Hispanio, je 80 km sudokcidente de la nacia ĉefurbo, ĉe la limo kun la provincoj Toledo kaj Ávila.

Urbodomo.

La vilaĝo apartenis al la muzulmanoj kaj estis konkerita en 1082 de la reĝo Alfonso la 6-a de Leono kaj Kastilio. Estas konata la fakto ke Izabela la Katolika pasis tra Cadalso post la proklamado kiel heredantino de la krono de Kastilio en 1468. En ĝi ankaŭ tranoktis Sankta Tereza el Avilo en 1569, ĉe parencoj, la familio Dávila, en la strato San Antón.

En 1833 Cadalso estis aliĝita al la provinco Madrido. Ĝis tiu momento ĝi apartenis al Toledo. Ĝi havas 2.906 loĝantojn sur teritorio de 47,64 km².