Canco

speciale preparita kapo de homa kadavro

Cancocancao estas nomo de la jivara tribo por la homa ŝrumpigita kapo. La jivaroj aŭ ŝuaroj estas indiĝena popolo de Ekvadoro. La kapojn oni prenis de la venkita malamiko, post sukcesa batalo.

Canco
relikvo
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

Intenco, celo redakti

La kapoj estis pretigitaj por religiaj kaj magiaj celoj, kiel simboloj de la kaptitaj animoj de la malamiko por posedigi ilin al si.

Ili kredis je ekzisto de tri fundamentaj spiritoj:

  • Nnekas – kunekzistas ekde naskiĝo de homo, sed ĝi travivas ties morton, pli poste transformiĝas al vaporo.
  • Arutam – protektas homojn for de la perforta morto kaj certigas ties travivon.
  • Muisak – venĝema spirito

Proceso redakti

Por fari cancaon, ŝuaroj faras entranĉon sur la malantaŭo de la kolo kaj daŭrigante detiras la tutan haŭton kaj karnon de sur la kranio. Pli poste, ili alkudras la palbebrojn kaj kunprenas la buŝon per splitoj. Poste ili bolas la kapon per ceremoniaj herboj kaj pli poste enmetas varmegajn sablon kaj ŝtonojn en la kapon por sekigi tion. Finfine, oni lasas la kapon sekiĝi ĉe la bivakfajro, kio faras la haŭton seka ĝis ties similo al ledo.

La proceso estas akompanata per ritoj, kiuj kulmiinas en "Fiesta de la Victoria" (hispane: Festo de la venko) celebrata far la tuta komunumo.

Ĉar la kapo estas farita el haŭtaĵo, ĝi ne respegulas centprocente la originalan formon de la malamiko. Gravas, ke oni povu ekkoni la mortintojn.

Ĉar temas pri religiaĵo, homaĵo, la muzeoj ĝenerale ne ekspozicias verajn kapojn, nur kopiaĵojn el bestaĵoj.

En kelkaj lingvoj aperas la nocio cancigo por esprimi mallongigon, kompaktigon de teksto.

Eksteraj ligiloj redakti