Carabus marginalis

Carabus marginalis (ebla esperantigo: marĝena skarabo) estas insekto (skarabo) el familio skaraboj (Carabidae), ordo koleopteroj.

Ĝi grandas 2–3 cm, havas malhelan koloron, rande kun hel-brila strio. Ĝi manĝas ĉefe fruktojn, grajnojn, plantajn partojn, malofte kadavrojn de mortintaj insektoj.

Ĝi estas protektata insekto en Hungario, kie ĝi vivas en randa parto de sablogrundaj arbaroj (robinioj), pinglaj arbaroj.

Ĝi vivas inter okcidenta Siberio kaj meza Eŭropo.