Carcaboso

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Carcaboso estas municipo de Hispanio, en la provinco Kacereso (Cáceres) kaj la regiono Ekstremaduro. La municipan nomon respegulas la blazono, kiu bildigas olivarban branĉon. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 1 078 loĝantoj sur areo de 20,3 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 53 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas carcaboseños.

Carcaboso
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco provinco Kacereso
Komarko Valo de Alagono
Poŝtkodo 10670
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Jesus Alberto Cañedo Carpintero
Demografio
Loĝantaro 1 078  (2023) [+]
Loĝdenso 53 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 3′ N, 6° 13′ U (mapo)40.049528-6.2124437Koordinatoj: 40° 3′ N, 6° 13′ U (mapo) [+]
Alto 297 m [+]
Areo 20,3 km² (2 030 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Carcaboso (Ekstremaduro)
Carcaboso (Ekstremaduro)
DEC
Carcaboso
Carcaboso
situo en Ekstremaduro
Carcaboso (Hispanio)
Carcaboso (Hispanio)
DEC
Carcaboso
Carcaboso
situo en Hispanio kaj en tuta Iberio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Carcaboso [+]
vdr

Situo redakti

Carcaboso estas situa en la norda parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Valo de Alagón, je altitudo de 297 m; je 100 km de Cáceres, provinca ĉefurbo, je nur 11 km de Plasencia, la plej proksima urbo kaj je 160 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 20,3 km². La municipo enhavas la ĉefan vilaĝon, la kolonian vilaĝeton Valderrosas kaj malgrandan municipan teritorion kie estas izolitaj domaroj, domoj kaj bienetoj.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado.

Limoj de la municipa teritorio redakti

La municipa teritorio de Carcaboso limas kun:

Hidrografio redakti

La plej grava rivero de Carcaboso estas la Rivero Jerte, kiu trapasaa la orienton de la teritorio kaj pasas proksime de la vilaĝo. La akvo el la vilaĝo enfluas en ĝin.

La plej gravaj rojoj estas Valdeherrero, Respinga, Vertiente kaj Corrales.

Historio redakti

Prahistorio redakti

Aperis gravaj arkeologiaj restaĵoj en la Kuŝejo de "Teriñuelo".

Romia epoko redakti

 
Romiaj restaĵoj ĉe la Preĝejo de Jakobo Apostolo.

La loko kie aktuale situas Carcaboso estis en romia tempo pasejo pro la proksimeco al la Vía de la Plata (aktuale tiu ŝtonŝoseo separas la teritoriojn de Carcaboso kaj Plasencia). De tiu epoko konserviĝas en Carcaboso kelkaj romiaj milindikiloj, kiuj poste utilis enkortoj kaj nun estas ĉe la preĝejo de la vilaĝo.

Fondo redakti

Carcaboso estis fondita en la 13a jarcento, kiel parto de la senjorlando de Galisteo. Probable pro sia proksimeco al la Vía de la Plata, al la Gregoŝoseo kaj al Plasencia. La unua dokumento kiu mencias Carcaboso estas akto de Plasencia date en 1290, kiu mencias la bienon de Sampedrillo.

Emancipiĝo redakti

Carcaboso emancipiĝis kiel municipo en 1837, kun la resto de la vilaĝoj de la senjorlando de Galisteo.

Preĝejo de Jakobo Apostolo redakti

 
Preĝejo de Jakobo Apostolo en Carcaboso.

La Preĝejo de Jakobo Apostolo estas situa sudoriente de la vilaĝo kaj konstruixgis en la 16a jarcento kaj reformita fine de la 20a jarcento.

Festoj redakti

En Carcaboso oni celebras la jenajn festojn:

Demografio redakti

Demografia evoluo de Carcaboso inter 2001 kaj 2007

2001 2002 2003 2004 2005 2006 2007

1092 1087 1050 1041 1012 972 978

Eksteraj ligiloj redakti