Carlos Escaleras Mejía (naskiĝis la  10-an de aŭgusto 1958(nun 1958-08-10), mortis la 17-an de oktobro 1997) estis hondura politikisto kaj aktivulo pri naturmedio.[1]

Carlos Escaleras
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aŭgusto 1958 (1958-08-10)
en Tocoa
Morto 17-an de oktobro 1997 (1997-10-17) (39-jaraĝa)
en Tocoa
Ŝtataneco Honduro
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Biografio redakti

Escaleras estis la filo de José Andrés Escaleras kaj Ofelia Mejía, en la mezo de 1990 li komencis kunordigi agojn kontraŭ la fama entreprenisto Miguel Facussé kiu celis instali uzinon por ekstrakti palmoleon proksime de la rivero Guapinol, kio estus grandega ŝarĝo por almenaŭ kvin komunumoj plus iuj kvartaloj de Tocoa.

En 1997 li gvidis protestojn kontraŭ Kolonelo Aldana, komandanto de la Infanteria Bataliono XV, kiu, pro personaj interesoj, malhelpis aliron al akvo al la loĝantoj de Chapagua, Agua Amarilla, Aguán kaj aliaj vilaĝoj.

En aŭgusto 1997 li estis minacata de Kolonelo Aldana.[2] En 1997 Escaleras estis nomumita por esti kandidato kiel Urbestro de Tocoa nome de la partio Unificación Democrática por la elektoj de tiu jaro.

Murdo redakti

Carlos Escaleras mortis la 18-an de oktobro 1997, dum la vespero, kiam li estis pafita per pafilo, dum li troviĝis en sia entrepreno de lavado de aŭtoj, situanta en la centro de urbo Tocoa.

Postaj okazaĵoj redakti

Inter la ĉefaj suspektatoj de la murdo de Carlos Escaleras, estis Orlando Martínez, Lucas García Alfaro kaj Óscar Sosa. El tiuj, nur Lucas García Alfaro estis kondamnita al 17 jaroj en malliberejo, en verdikto datita de la 16-a de oktobro 2002. Poste, la tiama enketa korpo "Departamento General de Investigación Criminal" (DGIC) ricevis afidaviton de la publika notario de García Alfaro, en kiu estis identigitaj kiel incitantoj al la murdo, Salomón Martínez, Juan Ramón Salgado, Aldo Augusto Aldana kaj Miguel Facussé. Juĝisto Rogelio Clara kiu konis la aferon, ne akceptis tiun deklaron, kiel pruvon. Miguel Facussé kaj plenuma negocisto, Irene Castro, estis akuzitaj kaj agnoskis sian partoprenon en la okazaĵoj.

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-09-21. Alirita 2013-09-21.
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-08-27. Alirita 2017-06-22.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Carlos Escaleras en la hispana Vikipedio.