Causa causae est causa causati

La latina frazo Causa causae est causa causati estas unu el la maksimoj formulitaj de la Lernejo de la Glosantoj (itale Scuola dei glossatori), aktiva en Bolonjo en la 11-a jarcento[1].

Ĝia laŭlitera signifo estas: kaŭzo de la kaŭzo estas kaŭzo de kio estas kaŭzita.

Praktike, se "A" estas kaŭzo de "B", kiu siavice kaŭzis "C", oni povas diri ke "A" estas kaŭzo de "C".

La jura principo de kaŭza interligo baziĝas sur ĉi tiu silogismo.

Referencoj redakti