Dominant-recesiva rilato

(Alidirektita el Ceda heredo)

Dominant-recesiva rilato en genetiko estas rilataro inter aleloj de unu geno, unu dominanta kaj unu recesiva, en kiu la efiko sur la fenotipo de unu alelo maskas la kontribuon de dua alelo ĉe la sama genetika loko.[1][2] La unua alelo estas dominanta kaj la dua alelo estas recesiva. Ĉe genoj sur aŭtosomo (ajna kromosomo krom seksa kromosomo), la aleloj kaj ties asociaj trajtoj estas aŭtosomaj dominantajaŭtosomaj recesivaj. Dominanteco estas ŝlosila koncepto ĉe Mendela heredo kaj ĉe klasika genetiko.

ĉe ĉi tiu besto la dominanta aleo rezultigas nigran koloron dum ke la recesiva alportas ruĝan koloron

Kodominanteco

redakti
 
heredo de sangogrupoj

En la sistemo de sangogrupoj ABO la grupoj A kaj B estas kodominantaj, dum ke O estas recesiva. Tio signifas ke kaj A kaj B samtempe eblas ĉe unu individuo.

Ceda heredo de recesivaj malsanoj

redakti
 
ceda heredo de recesiva malsano

Ofte la dominanta alelo estas kodo por funkcianta proteino, dum ke la recesiva alelo rezultigas neutilan proteinon kiu ne aktive damaĝas ion, sed kies manko kaŭzas sanajn problemojn. Pro tio la plejmultaj heredaj sanoproblemoj estas recesivaj.

Ĉe vivuloj kun seksa reproduktado tio kutime signifas, ke la ceda eco devas ekzisti en la genoj de ambaŭ gepatroj. Ne necesas, ke ĝi aperu (manifestiĝu) ĉe ili; eblas, ke ĉe ambaŭ ĝi estas superata de kontraŭa eco. Tamen ĝi povas aperi ĉe ido.

Ekzemplo, kiun konstatis jam Gregor Mendel, estas la flor-koloro de pizoj (Pisum sativum): Ĝi estas blanka, se ambaŭ koncernaj genoj estas blank-koloraj, sed ruĝa, se eĉ nur unu el ili estas ruĝ-kolora. Do la blanka koloro cedas al la ruĝa.

La ceda heredo ebligas la heredadon de mortigaj heredaj malsanoj tra multaj generacioj, eĉ se la malsanuloj ne havas ŝancon atingi la aĝon de reproduktivo.

Recesiva alelo sur seksa kromosomo

redakti
 
heredado de hemofilio ĉe eŭropaj regantoj tra kvin generacioj

Tiuj ĉi konsideroj estas pri ne-seksaj kromosomoj (aŭtosomoj). Speciala kazo estas ecoj, kies genoj estas sur seksa kromosomo: Ĉar la du seksaj kromosomoj de viro havas tre malsaman strukturon, povas esti, ke por certa eco ekzistas nur unu geno. Tial ekzemple viroj pli ofte ol virinoj suferas pro kolorblindeco, kiu estas cede heredebla: Ĉe la pliparto de virinoj la alia kromosomo kompensas la mankon, sed ĉe viroj tio ne eblas.

Referencoj

redakti
  1. dominance. Oxford Dictionaries Online. Oxford University Press. Arkivita el la originalo je 2016-07-24. Alirita 14a de Majo 2014 .
  2. express. Oxford Dictionaries Online. Oxford University Press. Arkivita el la originalo je 2014-05-28. Alirita 14a de Majo 2014 .

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti