Malfermi la ĉefan menuon

Centra Regiono (Togolando)

Centra Regiono oranĝkolore

Centra Regiono (Centrale en la franca lingvo) estas unu el la kvin regionoj de Togolando. Sokodé estas la regiona ĉefurbo. Temas pri la malplej loĝata regiono. Aliaj gravaj regionaj urboj estas Tchamba kaj Sotouboua.

La Centro kovras areon de 13500 kvadrataj kilometroj el kiuj pli ol 20 % estas rezervitaj por arbaroj, precipe la nacia parko Fazao kiu kovras 2000 kvadratajn kilometrojn.

La urbo Sokodé (kun muzulmana plimulto) estas la dua urbo laŭ kvanto de loĝantoj. La regiono konservas multajn tradiciojn kaj kulturaĵojn.

La islamaj festoj de Ramadano, Eid ul-Adha, Gadoa kaj Adossa (ankaŭ nomata festo de la tranĉiloj), estas disvastigitaj fare de la kotokolioj, kaj grandpompe celebritaj.