La cefalokaridojCephalocarida estas klaso en la subfilumo Krustacoj kiu enhavas nur 12 bentajn speciojn. Ili estis malkovritaj al la scienco en 1955 fare de Howard L. Sanders,[1] kaj estas ofte referencataj kiel hufumsalikokoj. Ili estis grupigitaj kune kun la Remipedia en la Xenocarida. Kvankam oni uzas duan familion, nome Lightiellidae aŭ Ligtieledoj, ĉiuj cefalokaridoj estas ĝenerale konsiderata kiel apartenantaj nur al unu familio: Hutchinsoniellidae aŭ Hutĉinsonieledoj. Kvankam oni ne trovis fosiliajn registrojn de cefalokaridoj, plej fakuloj kredas ke ili estas primitivaj inter krustacoj.

Hutchinsoniella macracantha (YPM IZ 036350).jpeg
Hutchinsoniella macracantha (YPM IZ 036350)

Referencoj redakti

  1. Howard L. Sanders (1955). "The Cephalocarida, a new subclass of Crustacea from Long Island Sound". Proceedings of the National Academy of Sciences. 41 (1): 61–66. Bibcode:1955PNAS...41...61S. doi:10.1073/pnas.41.1.61. JSTOR 89010. PMC 528024 Freely accessible. PMID 16589618. [1] Alirita la 18an de Majo 2017.