La cerba ponto - latine pons cerebri - estas parto de la homa kaj besta cerbo. Kune kun la cerbeto ĝi konsistigas la "malantaŭan cerbon", latine nomata metencephalon. Se oni vidas anatomian preparaĵon de homa cerbo, unuarigarde elstaras la bulbo de la cerba ponto inter la "meza cerbo" (latine mesencephalon) kaj la mjela plilongigo, en la anatomia terminaro ankaŭ nomata "mjela cerbo" (latine myelencephalon). Kune kun la "meza cerbo" kaj la mjela plilongigo ĝi konsistigas la cerban trunkon.

cerba ponto (pons cerebri) kaj mjela plilongigo (medulla oblongata)
en la jena sekco de homa cerbo la cerba ponto estas signita per la nombro 4

Anatomio redakti

Fakuloj dividas la ponton en antaŭan parton, nomata "ponta bazo" (pars basilaris pontis), kaj malantaŭan parton, nomata "ponta tegmento" (tegmentum pontis). En la ponto de kvarpiede moviĝantaj bestoj tiuj partoj pro la sekve alia korpa pozicio estas sube respektive supre.

En la bazo videblas du volbiĝoj, en kiuj ambaŭflanke situas la "piramida vojo" (tractus pyramidalis) aŭ "kortekso-spina vojo" (tractus corticospinalis) de neŭronoj. En la meza "baza sulko" (sulcus basilaris) inter tiuj neŭronaj vojoj situas la "baza arterio" (arteria basilaris). Malantaŭ la ponto ankoraŭ situas pli eta transversa volbaĵo, nomata "trapeza korpo" (corpus trapezoideum) en kiuj vojas la neŭronoj respondecaj pri aŭdado kaj en kiu la cerbaj nervoj VI ĝis VIII atingas la cerban surfacon. La en sekcoj videbla liga linio inter ambaŭ duonoj de la mjela plilongigo estas latine nomata raphe kaj konsistas precipe el kruciĝantaj nervaj fibroj.

Flanke de la ponto la kompare larĝa cerba nervo V (nervus trigeminus) atingas la cerban surfacon.

La supra finaĵo de la ponta tegmento estas la antaŭa parto de la fundo de la romba fosaĵo kaj do de la 4-a ventriklo. La ligon al la cerbeto ambaŭflanke konsistigas cerba strukturo nomata la "meza cerbeta piedeto" (pedunculus cerebelli medius).

Funkcio redakti

La cerba ponto estas trairejo por ĉiuj nervaj fibroj inter la supraj kaj subaj partoj de la centra nerva sistemo. Krom tiuj neŭronaj vojoj ("blanka substanco") en la ponto situas iuj neŭronaj nukleoj, la "pontaj nukleoj" (nuclei pontis). Ili estas neŭronaj ligiloj inter cerbo kaj cerbeto, kiuj en la ponto kruciĝas de maldekstre dekstren respektive de dekstre maldekstren. En transversa sekco de la ponto bone videblas tiuj kruciĝantaj fibroj (fibrae transversae pontis).

En la ponta tegmento krome situas parto de la "reta formaĵo" (formatio reticularis) kaj la motoraj nukleoj de tri cerbaj nervoj, nome nervus trigeminus (V), nervus abducens (VI) kaj nervus facialis (VII).