Château Lynch-Bages

La kastelo Lynch-Bages, château Lynch-Bages, estas vinkulturejo de 90 ha kiu situas en Pauillac en la regiono Gironde.

Château Lynch-Bages 1996

Dum la klasifikado oficiala de la vinoj de Bordeaux AOC Pauillac en 1855, ĝi estis klasifikita "kvingrada granda kreskaĵo", classification officielle des vins de Bordeaux de 1855.

La vino redakti

Château Lynch-Bages estas konata ĉefe pro sia bonega ruĝa vino, de kiu en averaĝaj jaroj estas produktitaj ĉ. 25.000 kestoj kun po 12 boteloj. La komenca fermentado estas farata precipe en grandaj ujoj el ŝtalo. Poste la vino restas dum ĉ. 15 monatoj en bareloj, en franca barriques, kiuj estas je 50-60 % novaj. La plimulto de vino-spertuloj konsentos, ke Château Lynch-Bages produktas je la nivelo de klaso duagrada Deuxième Cru kvankam sia oficiala klasifiko estas klaso kvingrada.

La plej bonaj jaroj de la lastaj 50 jaroj estas laŭ spertuloj 1961, 1982, 1989, 1990, 1996 und 2000. Dum aŭkcioj en 2004 kelkaj de tiuj jaroj atingis prezojn de pli ol 200 € po botelo.

La kastelo ankaŭ produktas malgrandan kvanton de blanka vino kun la nomo "Blanc de Lynch-Bages".