Ĉankaoj

(Alidirektita el Chanca)

La Ĉankaoj (Chanca), indiana popolo en la nuna Peruo, estis dum la unua duono de la 15-a jarcento la plej gravaj kontraŭuloj de la inkaa imperio.

La ĉankaoj vivis en partoj de la nunaj departementoj Apurímac, Ayacucho kaj Huancavelica. Gravaj politikaj centroj estis inter aliaj Wamankarpa (falkotendo) kaj la urbo Antawaylla (Andahuaylas, kuproherbejo). La ĉankaoj, mem ekspansia regno, grave endanĝerigis la inkaojn kaj en 1438 sieĝis Kuskon per 40000 soldatoj sub la gvidado de Anku Walluq. Sed tiu konkerprovo finiĝis katastrofege. La unigita armeo de la inkaoj, kanaoj (K'ana aŭ Cana) kaj kanĉoj (Qanchi aŭ Canchi) neniigis dum la batalo de Yawarpampa (sangopampo) la ĉankaan armeon; la reĝlando de la ĉankaoj estis ensorbita per la inkaa imperio. Tiu evento estis epokoŝanĝo en la inkaa tradicio. La venkinta reĝo de la inkaoj portis de tiam la nomon "ŝanĝanto de la mondo", Paĉakutek Jupanki.