Chartwell

Chartwell estas kampardomego proksima al la urbo Westerham, Kento, en Sud-orienta Anglio. Dum ĉirkaŭ kvardek jaroj ĝi estis la hejmo de Winston Churchill. Li aĉetis la posedaĵon en Septembro 1922 kaj loĝis tie ĝis tuj antaŭ sia morto en Januaro 1965. En la 1930-aj jaroj, kiam Churchill estis elpostenigita, Chartwell iĝis la centro de sia mondo. Por vespermanĝo, li arigis tiujn kiuj povas helpi en sia kampanjo kontraŭ la Germana re-armado kaj la reago fare de la Brita registaro de cedo; en sia studio, li verkis diskursojn kaj librojn; en sia ĝardeno, li konstruigis murojn, lagojn kaj pentris. Dum la Dua Mondmilito Chartwell apenaŭ estis uzata, sed la familio Churchill revenis post la perdo de la balotado de 1945. En 1953, denove ĉefministro, la hejmo iĝis la rifuĝejo de Churchill kiam li suferis detruan atakon. Oktobre 1964, li lasis ĝin por la unua fojo, kaj mortis en sia Londona hejmo, 28, Hyde Park Gate, la 24an de Januaro 1965.

Chartwell - Clementine Churchill maldekstre.