Chengkau

Chengkau estas urbeto en Negeri-Sembilano, Malajzio. Ĝi lokiĝas inter Rembau kaj Kota.

Chengkau en distrikto Rembau

En ĝiaj fruaj jaroj, Chengkau-urbo estis konstruita proksime de la malnova fervojstacio (la stacidomo mem daŭre ekzistas) sed poste estis movita proksime de la alirvojo (la Seremban al Tampin vojo). En 1980-aj jaroj, la duono de la urbo estis fajrodetruita, kaj tiu estis poste rekonstruita per pli modernaj strukturoj. Sekve estis rapida kresko de Chengkau. Chengkau ankaŭ ligas kun Pulau Mampat kaj Astana Raja.