Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri konata kvartalo de la urbo Madrido. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Chueca (apartigilo).

Chueca [ĉŭeka] estas konata kvartalo situanta en la centra distrikto de la urbo Madrido (Hispanio) kaj pli precize oficiale en la kvartalo Justico. Ĝi estas proksime de "Gran Vía" inter la stratoj Fuencarral kaj Barquillo. En la 1990-aj jaroj ĝi definitive iĝis la geja kvartalo de Madrido, pro iom-post-ioma elektado de la samseksama madrida komunumo por ĝia amuziĝo, babilado, renkontiĝejo kaj rezidejo jam de la 1980-aj jaroj. En la kvartalo estis malfermitaj kelkaj ejoj destinitaj al la geja publiko de Madrido, kaj kelkaj el ili ankoraŭ restas tie ekde la komenco kiaj laKafejo Figueroa aŭ la Librejo Berkana. La kvartalo aliiĝis de tipa madrida kvartalo al kvartalo kun geja etoso, tre komerca kaj distra, malferma kaj respektema al la seksa diverseco.

Chueca
kvartalogeja kvartalo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 40° 25′ N, 3° 42′ U (mapo)40.421666666667-3.6980555555556Koordinatoj: 40° 25′ N, 3° 42′ U (mapo) [+]
Chueca (Madrido)
Chueca (Madrido)
DEC
Chueca
Chueca
Situo de Chueca

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Chueca [+]
vdr


Elirejo de la metrostacio en Chueca

Tiu ĉi kvartalo transformiĝis de fikvartalo en la 1970-aj jaroj pro drogtrafiko kaj prostituado al trankvila kaj komerca kvartalo por ĉiaj gejoj. En ĝiaj stratetoj oni povas trovi, krom la tradiciaj komercejoj, modernajn restoraciojn, seksvendejojn, saŭnojn, kafejojn, dancejojn kaj pliajn nekalkuleblajn servojn pli malpli destinitaj al la samseksama publiko: vojaĝagentejoj, klinikoj...

La kvartalo ricevas la nomon de eta placo dediĉita al la zarzuelkomponisto Federico Chueca. Tie troviĝas la metrostacio Chueca.

Unu el la plej turismaj allogaĵoj de Chueca estas la festo dum la Tago de la Geja Fiero kiu okazas regule fine de junio. Ĝi jam fariĝis klasikaĵo por ĉiu madridano aŭ pro amuziĝema vizitanto.