La benedikta herbo (aŭ benita herbo) (Cnicus benedictus) estas kuracplanto el la familio asteracoj (Asteraceae)(Compositae), sola specio de la genro Cnicus. Oni uzas ties florajn kreskaĵojn kiel kuracaĵojn, kiu plibonigas la apetiton kaj digestadon. Ĝi estas amargusta planto, uzata ankaŭ en likvoroj.

Disvastiĝo, kreskejo redakti

Ĝi disvastiĝis el la orienta baseno de la Mediteraneo. En multajn partojn de Eŭropo, ĝin enportis, diskonigis la benediktanoj, oni longtempe kultivis ĝin en monaĥejoj.

Priskribo redakti

Ĝi estas unujara planto, kiu kreskas libere en la Mediteranea regiono. Se oni kultivas ĝin, oni devas semi en marto-aprilo kaj ĝi floras jam en junio-julio.

La planto altas 30-80 cm, havas kvineĝan tigon. La tigo estas sube malglata, kovras ĝin haroj. La folioj estas longaj, iom entranĉitaj, lancoformaj kaj pikaj. Ĝiaj floroj estas flavaj, la frukto estas akeno, kiu entenas grasajn olejojn konvenajn por sapoproduktado.