Vatikana kodekso

(Alidirektita el Codex Vaticanus)

La Vatikana kodekso (latine Codex Vaticanicus) estas kun la Sinaja kodekso la plej grava novtestamenta manuskripto. Ambaŭ estiĝis en la 4-a jarcento kaj apartenas al la Aleksandra teksta tipo. La Vatikana kodekso estas ordigita al Kategorie I (= tre bona kvalito). La nomo de la kodekso venas el rezerva loko en la Vatikana biblioteko. Ĝi estas verkita sur pergameno en malnovgreka lingvo per uncialaj literoj.

Fino de Evangelio Luko kaj komenco de Evangelio Johano

Priskribo redakti

La Codex Vaticanus (B) entenas la Malnovan kaj Novan Testamentojn, kvankam kelkaj folioj perdiĝis. Ĝi konsistas el 591 (MT) + 142 (NT) = 733 duoblaj paĝoj (folioj). Ĉe la komenco mankas 31 folioj = 62 paĝoj de la Genezo. Plue mankas 10 folioj de la Psalmoj (Ps 105:27 - 137:6). Ĉe fino de la NT mankas parto de la hebrea letero (ekde 9:14), la Pastora letero kaj la Apokalipso. La verkadon faris du skribistoj, el kiuj unu skribis la tutan Novan Testamenton. Oni supozas, ke en la 10-a jarcento monaĥo postskribis la paliĝintan tekston. Tiam oni aldonis mankantajn partojn en minuskla skribo.

Ĝia formato estas 27 x 27 cm (la folioj estis pli frue pli grandaj), la teksto konsistas el tri kolonoj kun 40-44 vicoj (en NT 42 vicoj), 16-18 literoj po vico. La pergameno estas tre deliakata kaj fajna, la uncialaj literoj estas malgrandaj, simple kaj seninterrompe skribitaj. Mankas la amonianaj partoj de la Eŭzebia kanono kaj de la Eŭtaliana aparato. En la evangelioj okazas ĉapitra divido, kiun havas cetere la Codex Zacynthius kaj la „minuskla manuskripto 579”, laŭ kio Mateo havas 170, Marko 62, Luko 152 kaj Johano 80 ĉapitrojn. La historio de la apostoloj estas dividita je 36 kaj 69 ĉapitroj, la duobla divido aperas ankaŭ en la Codex Sinaiticus. La Katolikaj leteroj kaj la Paŭlaj leteroj montras malnovan dividan metodon.

La Codex Vaticanus B troviĝas ekde 1475, eble jam ekde 1448 en la Vatikana biblioteko, pri la pli malnova tempo oni ne havas informojn. Kelkaj supozas, ke oni verkis ĝin en Egiptujo, aliaj supozas en Caesarea.

Oni malkovris en 1995 en la Codex Vaticanus B tielnomataj „vokalsignojn“ (..), du horizontalajn punktojn ĉe la teksta rando, entute ĉ. 800 en la NT. Oni konstatis, ke tiuj signoj markas tekstajn malcertecojn. Pri la dato de ties estiĝo regas diskuto. Oni povas rimarki tiujn signojn en la supra bildo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti