Counter-Strike

serio de plur-ludantaj mi-perspektivaj pafaj videoludoj

Counter-Strike - prononco laŭ sistemo IFA [ˈkaʊntɚˈstraɪk] - estas serio de plur-ludantaj mi-perspektivaj pafaj videoludoj en kiuj teamoj de teroristoj batalas por fari terurajn agojn (ĵetado de bomboj, preno de ostaĝoj, atenco) dum kontraŭteroristoj provas malhelpi ĝin (bombo-maldanĝerigo, ostaĝosavo, eskortmisio). La serio komenciĝis sur la operaciumo Vindozo en 1999 per la publikigo de la unua ludo, Counter-Strike. Ĝi estis komence liberigita kiel modifo por la videoludo Half-Life kiu estis dizajnita fare de du programistoj antaŭ ol la rajtoj al la intelekta propraĵo estis akiritaj fare de la firmao Valve, la programistoj kaj produktistoj de Half-Life, kiu tiam turnis Counter-Strike al aparta videoluda produkto.

Counter-Strike

Counter-Strike text logo.png

Evoluiganto Valve Corporation, Hidden Path Entertainment, Gearbox Software, Ritual Entertainment, Nexon, Turtle Rock Studios
Videoludilo Microsoft Windows, macOS, Linux, PlayStation 3, Xbox, Xbox 360
Tipo de videoludo unuapersona pafludo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La origina ludo Counter-Strike estis sekvita fare de Counter-Strike: Condition Zero, evoluigita fare de la firmao Turtle Rock Studios kaj publikigita en marto 2004. Antaŭa versio de Condition Zero kiu estis evoluigita fare de la firmao Ritual Entertainment estis publikigita kune kun ĝi kiel Condition Zero: Deleted Scenes. Ok monatojn poste, la firmao Valve publikigis Counter-Strike: Source, refilmigon de la origina Counter-Strike kaj la unua en la serio kiu funkcias per la samjare kreita programilo Source de Valve. La kvara ludo en la ĉefserio, Counter-Strike: Global Offensive, estis publikigita fare de la firmao Valve en 2012 por la operaciumoj Vindozo, OS X, Xbox 360 kaj PlayStation 3. La programevolua afirmao Hidden Path Entertainment, kiu laboris pri Counter-Strike: Source post-release, helpis evoluigi la ludon kune kun la ĉefa firmao Valve.

Estis pluraj triapartaj kromproduktaj titoloj kreitaj precipe por aziaj merkatoj tra la jaroj. Tiuj inkludas la Counter-Strike Online serion, Counter-Strike Neo, kaj Counter-Strike Nexon: Studio.