Malfermi la ĉefan menuon

Graflando Sligo

(Alidirektita el County Sligo)

La graflando Sligo (irlandlingve Contae Shligigh) estas unu el la graflandoj de la Respubliko Irlando, lokita je la okcidento de la insulo, en la provinco Connacht. Ĝi etendiĝas sur 1836 km² kaj havas proksimume 60000 loĝantojn. La irlandlingva nomo, "Sligeach", signifas « Areo abundanta je konkuloj ».

Graflando Sligo
Irlande: Contae Shligigh
IrelandSligo.png
Situo de Graflando Sligo
Geografia situo 54° 10′ N, 8° 36′ U (mapo)54.166666666667-8.6Koordinatoj: 54° 10′ N, 8° 36′ U (mapo)
Statistikoj
Provinco: Connacht
Ĉefurbo: Sligo
ISO-kodo: IE-SO
Areo: 1 836 km²
Loĝantaro
(2006):
60 863
retejo: www.sligococo.ie
Information icon.svg
vdr
Blazono

La ĉefurbo de la graflando estas Sligo, kun ĉirkaŭ 18000 loĝantoj.

GeografioRedakti

Sligo havas landlimojn kun la graflandoj Mayo (okcidente), Roscommon (sude), kaj Leitrim (oriente).

Kulturo kaj vidindaĵojRedakti

La poeto kaj Nobel-laŭreato William Butler Yeats (1865-1939) travivis la plej grandan parton de sia junaĝo en norda Sligo, kaj la belaj pejzaĝoj de la graflando (precipe la insulo Innisfree sur la lago Lough Gill) multe kontribuis al la inspirado de lia poezio. Diris Yeats : « la loko kiu plej influis mian vivon estas Sligo ».

La fama tombejo da ŝtonegoj de Carrowmore troviĝas en la graflando Sligo.

Urboj kaj vilaĝojRedakti

Vidu ankaŭRedakti