Cundoki

aĉeti librojn kaj teni ĉemane sen legi ilin

Cundoki (japane 積ん読 ) signifas akiri legindan materialon, sed lasi ĝin amasiĝi en stakoj en sia hejmo sen legi ĝin[1][2]. La vorto venas el la Meiji epoko (1868–1912) kiel japana slango[2].

Stako da libroj en Esperanto, angla kaj franca lingvoj.

Ĝi estas vortokunfando kiu devenas de du elementoj : 積んでおく de cunde-oku kiu signifas amasigi multajn aferojn jam pretaj por uzi ilin poste) kaj 読書 < dokuŝo kiu signifas legaĵo). Ĝi estas ankaŭ uzata por indiki stakon da libroj pretaj por posta legado kiam ili kuŝas ankoraŭ sur librobretaro.

Laŭ la nuntempa skribimaniero de la japana, la vorto kombinas la karaktrojn "" por stakiĝi kaj "" por legi.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. (angla) Katherine Brooks, «There’s A Japanese Word For People Who Buy More Books Than They Can Actually Read », The Huffington Post,‎ la 19a de marto 2017 (rete legebla [arkivo]).
  2. 2,0 2,1 (angla) Jonathan Crow, Tsundoku,” the Japanese Word for the New Books That Pile Up on Our Shelves, Should Enter the English Language, Open Culture, la 24an de julio 2014, alirite la 29an de julio 2019.