Daf Yomi

studmetodo de la babilona Talmudo, kiu konsistas en legi kaj studi duflankajn paĝon ĉiutage.

Daf Yomi (esperante: unu paĝo ĉiutage) estas studmetodo de la Babilona Talmudo kiu konsistas en legi kaj studi duflankan paĝon ĉiutage. La studentoj bezonas proksimume sep jarojn kaj kvin monatojn por plenumi la legadan ciklon. Kiam la legada ciklo finiĝas, nova ciklo komencas.

Origino redakti

La ideo ke la mondaj judoj devas studi samtempe la babilonan Talmudon aperis en 1923 ĉe la unua monda kongreso de la monda organizo Agudath Israel okazinta en Vieno, Aŭstrio. Ĝia ĉefa iniciatinto estis la Rabeno Meir Shapiro. La unua ciklo komenciĝis en 5684 laŭ la hebrea kalendaro (1923 en la gregoria kalendaro). La babilona Talmudo havas 2 711 foliojn, do la legada ciklo daŭras proksimume sep jarojn kaj kvin monatojn.

Siyum HaShas redakti

Dekoj da miloj da tutmondaj judoj studas la programon Daf Yomi kaj pli ol 300 000 partoprenis en la Siyum HaShas, evento kiu festas la kulminon de la talmuda studa ciklo.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti