Daily Express estas bulvara taggazeto, aperanta en Londono. Ĝiaj paĝoj estas normalformataj (tradiciaj), rilate al aliaj bulvaraj gazetoj kun pli malgranda paĝformato.

Ĝi estis fondita en 1900 kaj ekde tiam provas akiri larĝan legantaron. Ĝi daŭre konkuras kun aliaj bulvaraj eldonaĵoj. La gazeto emfaze verkas pri internaciaj eventoj. Ĝia dummilita raportisto la usona Percival Phillips ricevis eĉ kavaliran titolon.

Daily Express hodiaŭ fervore popularigas britajn produktojn, popularigas simbolojn de la nacia identeco. La gazeto celas politikan sendependan linion.

Ĝi estas posedaĵo de Express Newspapers, Ltd.