Dajakoj

indiĝena grupo indiĝena al Kalimantano en Indonezio
3 400 000

Dajakoj estas la indiĝena popolo el Borneo. Dajakoj estas kolektiva termino por pli ol 200 riveraj kaj montaj etnaj subgrupoj, ĉefe en la interno de Borneo. Ili ĉiuj havas sian propran dialekton, kutimojn, leĝojn, teritorion kaj kulturon, kvankam komunaj trajtoj estas facile identigeblaj. La lingvo de la Dajakoj kategoriiĝas inter la aŭstroneziaj lingvoj de Azio. La Dajakoj estis origine animistoj sed multaj konvertiĝis al kristanismo, kaj poste al islamo [1]. La nombro de Dajakoj estas taksita inter 2 kaj 4 milionoj [2] [3].

Dajakoj
multiethnicity • grupo de homoj
Indoneziaj indiĝenoj
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Dajaka knabo kaj knabino en tradiciaj vestaĵoj.
Tradicia longa domo

Iuj dajakoj tradicie loĝis en longaj domoj. Ĉi tiuj povas esti ĝis 12 metroj altaj, kolektante pli ol 100 familiojn sub unu tegmento, havigante sekurecon dum milittempaj atakoj. Interne la familioj loĝis en apartaj apartamentoj laŭ centra koridoro, kiu servis kiel komuna areo.

Referencoj redakti