Damo (ŝako)

ŝakfiguro, kiu moviĝas aŭ diagonale aŭ orte

La damo (ankaŭ reĝino) estas la plej forta peco en ŝako. Ĉiu ludanto komencas la ludon kun unu damo centre de sia unua linio apud la reĝo kaj la dama kuriero. Ofta eraro de ŝaka komencantoj estas misinterŝanĝo de la reĝo kaj la damo, tial oni uzas la mnemonikon, "Metu la damon sur ĝian koloron." Laŭ "algebra" notacio, la blanka damo komencas ĉe d1 kaj la nigra damo komencas ĉe d8. Oni povas movi la damon rekte en ĉiu direkto (vertikala, horizontala aŭ diagonala), tiel kunigante la trajtojn de ambaŭ la turo kaj kuriero. Kiel ĉiuj pecoj, damo kaptas per okupado de la ĉelo, kie kontraŭa peco estas.

Blanka damo kaj la nigra sur la fono

Oni taksas la damon iomete pli forta ol turo plus kuriero, kaj iomete malpli forta ol du turoj. Ĉar la damo estas pli valora ol iu ajn peco, tiel preskaŭ ĉiam estas malavantaĝe interŝanĝi la damon kun iu ajn peco escepte de la kontraŭa damo, escepte se la interŝanĝo kondukas al formacio, kie oni povas devigi la kontraŭulon en ŝakmaton.

a b c d e f g h
8 a8 b8 c8 d8 e8 f8 g8 h8 8
7 a7 b7 c7 d7 e7 f7 g7 h7 7
6 a6 b6 c6 d6 e6 f6 g6 h6 6
5 a5 b5 c5 d5 e5 f5 g5 h5 5
4 a4 b4 c4 d4 e4 f4 g4 h4 4
3 a3 b3 c3 d3 e3 f3 g3 h3 3
2 a2 b2 c2 d2 e2 f2 g2 h2 2
1 a1 b1 c1 d1 e1 f1 g1 h1 1
a b c d e f g h
Moviĝeblecoj de la Damo