Dana rezistomovado

La Danaj rezistomovadoj (en dana: Modstandsbevægelsen) estis rezistomovado kontraŭ la germana okupacio de Danio dum la Dua Mondmilito. Pro la dekomencaj neakraj aranĝoj, laŭ kiuj la Naziaj okupaci-aŭtoritatoj permesis ke la demokratia registaro restu en povo, la rezistomovado pli malrapide disvolvigis efektivajn taktikojn je ampleksa skalo ol en kelkaj aliaj landoj.

'Denmark Fights for Freedom', nome 'Danio luktas por libero', anglalingva filmo de 1944 farita dum la milito pri la Dana rezistomovado.

Ĉirkaŭ 1943, multaj danoj estis jam engaĝiĝintaj en rezistomovadaj aktivaĵoj, game el produktado de kontraŭleĝaj publikaĵoj al spionado kaj sabotado. Ĉefaj grupoj estis la komunista BOPA (en dana: Borgerlige Partisaner, nome Civilaj Partizanoj) kaj Holger Danske, ambaŭ baze en Kopenhago. Ankaŭ malgrandaj rezistomovadaj grupoj kiel la grupo Samsing kaj la Klubo Churchill kontribuis al la sabotaj klopodoj. Rezistanoj mortigis ĉirkaŭ 400 Danaj Naziojn, informantojn kaj kunlaboremulojn ĝis 1944. Post tiu dato, ili mortigis ankaŭ kelkajn germanojn.

En la postmilita periodo, la Dana rezistomovado estis subtenita de politikistoj en Danio kaj estis malmulta intenco por detale ekzameni la mortigojn. Studojn oni faris fine de la 20a kaj komence de la 21a jarcentoj, kaj oni eksciis, ke estis foje improvizitaj kaj fuŝaj decidoj pri la celoj, kaj kelkaj morale ambiguaj elektoj. Oni produktis kelkajn gravajn librojn kaj filmojn pri tiu temo.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Ackerman, Peter kaj Jack DuVall. A Force More Powerful. New York: Palgrave, 2000. ISBN 0-312-24050-3
  • Hæestrup, Jørgen. Secret Alliance - A Study of the Danish Resistance Movement 1940-45. Vols I, II & III. Odense University Press, 1976-77. ISBN 87-7492-168-1, ISBN 87-7492-194-0 & ISBN 87-7492-212-2.
  • Jespersen, Knud J. V. No Small Achievement: Special Operations Executive and the Danish Resistance 1940-1945. Odense, University Press of Southern Denmark. ISBN 87-7838-691-8
  • Lampe, David (1957). The Danish Resistance. New York: Ballantine Books.
  • Moore, Bob (eldonisto). Resistance in Western Europe (speciale ĉapitro pri Danio de Hans Kirchoff), Oxford : Berg, 2000, ISBN 1-85973-279-8.
  • Besættelsens Hvem Hvad Hvor, Copenhagen, Politikens Forlag, 3rd revised edition, 1985. ISBN 87-567-4035-2.
  • Reilly, Robin. Sixth Floor: The Danish Resistance Movement and the RAF Raid on Gestapo Headquarters March 1, 2002.
  • Stenton, Michael. Radio London and Resistance in Occupied Europe, Oxford University Press. 2000. ISBN 0-19-820843-X
  • Voorhis, Jerry. "Germany and Denmark: 1940-45", Scandinavian Studies 44:2, 1972.