Dancbando
Dancbando (svede: dansband) estas muzikoĝenro, kies origino situas en Svedujo en la 1970-aj jaroj.
Dansbandsmusik (esperante: dancbandomuziko) popularegiĝis en Svedujo kaj Norvegujo en la 1970-aj, 1980-aj kaj 1990-aj jaroj. Dancobando estas bando, kiu ludas dancmuzikon, ofte Bugg kaj Foxtrot. La sveda vorto dansband signifas foje ankaŭ la muzikoĝenron.
Enhavo redakti
Kantotekstoj de dancbandmuziko estas ofte ĝojaj kaj temas pri amo, amikeco kaj paco. Ofta temo estas dancado mem, kaj la bona iama epoko.
Stiloj redakti
Historia evoluo redakti
Antaŭ ol dancbandmuziko vere populariĝis, kutimaj ĵazorkestroj ludis dancmuzikon. En la 1950-aj jaroj malgrandiĝis la intereso pri ĵazmuziko kaj dancmuziko evoluis al popmuziko. Plej famiĝis la bandoj Flamingokvintetten, Ingmar Nordströms, Wizex kaj Matz Bladhs en la 1970-aj jaroj.
En la 1990-aj jaroj dancbandmuziko disiĝis en du kategoriojn: mogen (svede matura) kaj moderna. La moderna stilo estis influita de rok-muziko kaj celis ĉefe junulojn, dum la mogen-stilo estis preferata de pli maljunaj homoj. Tiu ĉi muziko estis malpli rapida kaj similis foje al Schottis, Hambo aŭ Snoa. En la 1990-aj jaroj dancmuziko estis ludita ĉefe en la mogen-stilo, sed kun iom da moderno, nomata fräschmogen. Bandoj, kiuj ludis tian muzikon estis Blender, Arvingarna, Candela, Joyride kaj Fernandoz.
Geografiaj kaj regionaj diferencoj redakti
En la diversaj regionoj dancbandmuziko estas diversstila. En la sudsveda regiono Skåne troviĝas influoj de Country kaj ĝi estas kutime malrapida. En Mezsvedujo, de kie devenas la plej famaj mogen-bandoj kiel Vikingarna kaj Sven-Ingvars, Bugg estas populara. En Norrland dancbando estas ofte pli rapida kaj influita de rok-muziko. Tial oni povas konsideri norrlandan dancbandmuzikon kiel la plej moderna.
Konataj bandoj redakti
Konataj kantoj redakti
- Gråt inga tårar, de Thorleifs (1975)
- Jag vill vara din Margareta, de Sten & Stanley (1976)
- De sista ljuva åren, de Lasse Stefanz & Christina Lindberg (1989)
- Två mörka ögon, de Sven-Ingvars (1991)
- Eloise, de Arvingarna (1993)
- Kan man älska nå'n på avstånd, de Vikingarna (1998)
- Jag trodde änglarna fanns, de Ole Ivars & Kikki Danielsson, 1999
- Take Me to Your Heaven, de Wizex (1999)