Darknet

tipo de fermita kaj nepublika reto de komunikantaj homoj

Darknet (angla por malhelreto) estas tipo de fermita kaj nepublika reto de komunikantaj homoj; tamen ekde 2002 la vorto evoluis por specife signifi ĝenerale dosierkunhavigretojn, ĉu publikaj aŭ nepublikaj.

Historio redakti

Origine kreita en la 1970-aj jaroj por indiki retojn, kiuj estis izolitaj de ARPANET (kiu poste evoluis al [Interreto]) por sekureckialoj, Darknet-oj povis ricevi datumojn el ARPANET, sed havis adresojn, kiuj ne aperis en retlistoj, kaj ne respondis al eĥosondadoj aŭ al aliaj enketoj. Tiu nomo devenas de la rilata vorto nigra skatolo, kiu signifis sistemo aŭ aparato kies enhavo estas nekonata.

La vorto gajnis publikan akceptadon post la publikigo en 2002 de la artikolo The Darknet and the Future of Content Distribution Arkivigite je 2012-07-17 per la retarkivo Wayback Machine (La Darknet kaj la estonteco de Enhavdistribuado) fare de Peter Biddle, Paul England, Marcus Peinado, kaj Bryan Willman, tiutempe laborantaj por Microsoft, kiuj priskribis la ideo tiel:

La ideo de Darknet baziĝas sur tri supozoj:

  1. Iu ajn vaste distribuita objekto estos disponebla al frakcio de uzantoj en formo kiu ebligas kopiadon
  2. Uzantoj kopios objektojn se eble kaj interesitaj
  3. Uzantoj estas konektitaj per larĝkapacitaj konektoj.

La Darknet estas la distribuoreto kiu devenas de la enmeto de objektoj laŭ supozo 1 kaj distribuado de tiuj objektoj laŭ supozoj 2 kaj 3.

La esploristoj de Microsoft rezonis ke la ĉeesto de la Darknet estis la ĉefa malhelpo al la disvolvo de funkciantaj teĥnologioj por mastrumado de ciferecaj rajtoj. La vorto estis poste vaste uzita, ekzemple fare de Rolling Stone kaj Wired, kaj ankaŭ estas la titolo de libro de J.D. Lasica.

Programaro redakti